From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolora aberacio, ankaŭ kromata aberacio, estas optika fenomeno, kiu produktas eraran bildigon de diverskolora lumo. Ĝi okazas en lensa bildigo (ekzemple en fotado aŭ astronomio), sed ankaŭ en atmosfera refraktado.
Rezulte de kolora aberacio konturoj en bildoj estas malakraj kaj havas kolorajn „franĝojn“. La kialo de la aberacio estas ke lumo de diversaj koloroj (aŭ ondolongoj) estas malsame refraktata; ĝenerale mallongaj ondoj (blua lumo) estas pli forte refraktataj ol longaj (ruĝa lumo).
Kolora aberacio resumas du subfenomenojn, kiuj havas iom malsamajn kaŭzojn kaj efikojn:
Koloran aberacion eblas korekti per altkvalitaj objektivoj, kiuj konsistas el pluraj specoj de vitro (ekz. kraŭna kaj flinta), kun malsamaj refraktaj ecoj. Aksan ŝovon eblas mildigi per uzo de malgranda aperturo, kiu grandigas la profundon (amplekson) de akreco, sendepende de la koloro.
En cifereca fotado eblas korekti la transversan ŝovon per komputila prilaborado de bildo:
Tia korekto ne estas perfekta, ĉar fotilo distingas nur tri kolorojn, sed la natura spektro estas kontinua kaj havas senfine da koloroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.