From Wikipedia, the free encyclopedia
La vostsaltuloj (Collembola) estas ordo de la senflugilaj prainsektoj (apterigotoj). Ilia abdomeno estas 6-tegmenta; la 4-a segmento havas apendicon, kiu estas felksebla sub la abdomenon. Tiu apendico estas modifita abdomena fino, kiu helpas la moviĝon de la specioj. Oni ankaŭ povas trovi membrorudimentaĵojn sur la 1-a kaj 3-a abdomenaj segmentoj.
Vostsaltuloj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Isotomo sp. | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Collembola Lubbock, 1870 | ||||||||
Familioj [1] | ||||||||
Suborder Arthropleona
Subordo Symphypleona
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Ili havas 3 ordojn:
Konataj specioj estas la akvopulo (Podura aquatica L.) glaĉerpulo (Desoria glacialis Nic.), glacia pulo (Desoria saltans, foje ankaŭ Isotoma saltans) kaj neĝpulo (D. nivalis L.).
En grundoj ili rolas gravan rolon, ili manĝas la plejn molajn partojn de la mortintaj folioj. Oni kalkulis ke en arbara grundo (la plej riĉaj) povas esti ĝis po 4 miliardoj de vostsaltuloj en unu hektaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.