From Wikipedia, the free encyclopedia
La Koalicio de la Radikala Maldekstro (greke Συνασπισμός Ριζοσπαστικής Αριστεράς Sinaspismós Rizospastikī́s Aristerás, mallongigite SIRIZA) estas balota koalicio de pluraj maldekstraj partioj de Grekio.
La balota koalicio ekestis antaŭ la parlamenta baloto de 2004 kiel ligo el naŭ maldekstraj partioj kaj organizaĵoj. Inter ili plej grandas la politika partio Sinaspismos.
En la parlamenta baloto de 2004 la koalicio ricevis 3,26 procentaĵojn de la civitanaj voĉoj kaj ses deputitajn postenojn en la grekia parlamento. La koalicio tamen poste pli-malpli disfalis, ĉar ĝi tre dominiĝis pere de la partio Sinaspismos.
En 2007 la alianco reaktiviĝis. Alekos Alavanos elektiĝis nova prezidanto kaj politike plimaldekstrigis la koalicion. Lin en februaro 2008 sekvis Aleksis Tsipras. La intertempe partiosimila grupiĝo per socialisma lingvaĵo profiliĝis kiel batalema opozicio al la konservativa registara partio Nea Dimokratia. Pliaj organizaĵoj membriĝis en la alianco.
En la parlamenta baloto de 2007 la alianco atingis 5,04 procentaĵojn de la voĉoj kaj 14 deputitajn postenojn en la grekia parlamento.
En la parlamenta baloto de 2009 la akiritaj voĉoj reduktiĝis al 4,6 procentaĵoj kaj sekve la koalicio ricevis 13 deputitajn postenojn.
Daŭre ne findiskutita disputa temo ene de la alianco estas la demando, ĉu en kazo de taŭgaj nombroj de parlamentanoj eblus koalicio kun la pli granda, sed malpli radikala socialdemokratia partio PASOK aŭ ĉu ne.
En la parlamenta baloto de la 6-a de majo 2012 la koalicio ricevis 16,8 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la dua plej forta partio, malantaŭ la konservativa partio Nea Dimokratia kaj antaŭ la socialdemokratia partio PASOK. Ĝi ricevis 52 deputitajn postenojn en la grekia parlamento.
Krom la partio Sinaspismos en la koalicio membras grupiĝoj, kiuj ekestis el la Komunista Partio de Grekio, la socialdemokratia partio PASOK respektive el la partio Ekologiistaj Verduloj, kaj el malgrandaj organizaĵoj kun ideologio trockiismaj kaj maoismaj.
Detale temas pri:
Aldoniĝas iuj konataj individuaj maldekstruloj.
La unuan fojon la maldekstra koalicio Siriza venkis la ĝeneralan balotadon en Grekio en la 25-a de januaro 2015 post neantaŭvidita atento fare de la eŭropa gazetaro kaj politikistaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.