vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Kenyeri [kenjeri] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. Kenyér signifas: pano.
La vilaĝo situas ne tro for de Rába. La komunumo havas flankovojojn, unu trairas la riveron. Celldömölk troviĝas 18, Sárvár 24, Kapuvár 29, Szombathely 48 km-ojn.
La unua skriba mencio devenis el 1466 pri Kenyeri. Memstara vilaĝo Rábakecskéd [rAbakeĉkEd] aliĝis al Kenyeri (menciita en 1433) en 1950. Ekde 1568 la turkoj suferigis la loĝantojn. Dum la socialisma erao tie funkciis malgranda milita flughaveno.
Vidindaĵoj estas kastelo de grafo Cziráky (ciraki), romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Serpa) de 1716 (renovigita en 1769) (kie estas tomboj de Antal Mózes Cziráky kaj János Cziráky), fine golgoto konstruita en 1731.
Sándor Németh Nyiba naskiĝis en Kenyeri.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.