tjurka lingvo parolata en Kazaĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazaĥa lingvo (kazaĥe қазақ тілі, kazaĥe qazaq tili) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe de kazaĥoj. Ĝi estas kun rusa lingvo unu el naciaj lingvoj de Kazaĥio. Ĝiaj ISO 639 kodoj estas kaz kaj kk. Ĝi estas simila al kirgiza lingvo kaj karakalpaka lingvo.
Kazaĥa lingvo | ||
Қазақ тілі (Qazaq tili) | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Kipchak–Nogai • Kipĉaka lingvaro | ||
Parolata en | Kazaĥio, Rusio, Uzbekio, Mongolio, Kirgizio, Ĉinio… | |
Parolantoj | 12 900 000 | |
Skribo | cirila, araba, latina alfabetoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Altaja (diskutata) | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Kazaĥio | |
Reguligita de | Ministerio pri Kulturo kaj Informado de Kazaĥio | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | kk | |
ISO 639-2 | kaz | |
ISO 639-3 | kaz | |
Glottolog | kaza1248 | |
Angla nomo | Kazakh | |
Franca nomo | kazakh | |
Vikipedio | ||
Kazaĥa lingvo estas ankaŭ parolata en Afganio, Ĉinio, Irano, Kirgizio, Mongolio, Rusio, Taĝikio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio, entute estas proksimume 10 milionoj da parolantoj. Signifa parto de parolantoj loĝas en Germanio. Pri Rusio vidu artikolon Kazaĥa lingvo en Rusio.
Kazaĥa lingvo uzas modifitan cirilan alfabeton, modifitan araban (en Ĉinio, Irano, Afganio) kaj la latinan alfabeton (en Turkio). Estas antaŭvidata (dekreto, leĝo[1]) ke en 2025 ankaŭ Kazaĥio enkondukos la latinan skribon kiu konsistos el 32 literoj[2]. Per tiu decido Kazaĥio volus malproksimiĝi de la rusa intelekta kaj kultura spacoj, laŭ la rusa magazino Expert[3]
Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 kazaĥan lingvon en Rusio konas 401 455 loĝantoj (0,29 % de la tuta respondintaro)[4].
Vidu ankaŭ: Lingva lernejo en Muzeono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.