From Wikipedia, the free encyclopedia
Katin (pole Katyń) estas pola milita drama filmo el 2007 reĝisorita de Andreo Vajda, kiu prezentas katinan murdon. La fotadon por la filmo oni komencis oktobre 2006 kaj finis januare 2007. La unua solena spektaklo okazis la 17-an de septembro 2007 en Varsovio en datreveno de sovetunia agreso al Pollando.
Katin | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Katyń |
Originala lingvo | pola lingvo • germana lingvo • rusa lingvo |
Kina aperdato | 2007, 17 sep. 2007, 17 sep. 2009 |
Ĝenro | Militfilmo, filma dramo, historifilmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Paweł Edelman |
Reĝisoro(j) | Andrzej Wajda |
Produktisto(j) | Michał Kwieciński |
Scenaro | Andrzej Wajda • Władysław Pasikowski |
Filmita en | Krakovo |
Loko de rakonto | Pollando |
Muziko de | Krzysztof Penderecki |
Rolantoj | Maja Ostaszewska • Danuta Stenka • Artur Żmijewski • Paweł Małaszyński • Andrzej Chyra • Wiktoria Gąsiewska • Władysław Kowalski • Maja Komorowska • Jan Englert • Sergei Garmash • Stanisława Celińska • Magdalena Cielecka • Krzysztof Globisz • Jacek Braciak |
Honorigoj | European Film Academy Prix d'Excellence |
IMDb | |
Labortitolo de la filmo: Post mortem. Opowieść katyńska (Post mortem. Katina rakonto) estas tia kiel la filmromano de Andrzej Mularczyk, surbaze de kiu ĝi estis realigita. La filmon oni nomumis al Oskar-premio 2007 en kategorio de la plej bona fremdlingva filmo.
La filmo gajnis la unuan premion por la plej bona pola filmo en 2008. Kreintoj de la filmo ricevis 7 statuetojn en diversaj kategorioj. Magdalena Biedrzycka ricevis Eŭropan Filmpremion en 2008 en kategorio Prix D’Excellence por la filmaj kostumoj.
La filmo estis krome distribuata en Slovakio, Aŭstrio, Latvio, Bulgario, Tajvano, Litovio, Brazilo kaj Irano en 2008; Norvegio, Ukrainio, Japanio, Usono, Slovenio, Aŭstralio en 2009.
En Ĉinio oni malpermesis ĝin montri kaj kopii kiel malkonkorda kun la vidpunkto de la regantoj de Ĉina Popola Respubliko, sed tamen kopioj estas alireblaj en pirataj versioj.
Rn Rusio la filmon oni montris la 2-an de aprilo 2010 (enŝaltkvoto 1,5% da spektantoj), kaj la 11-an de aprilo - unu tagon post kraŝo de la pola aviadilo Tu-154 en Smolensk (enŝaltkvoto 4,4% da spektantoj). Antaŭ televidiloj kolektiĝis 2,8 milionoj da personoj.
Post la katastrofo en Smolensk kaj vasta raportado pri tio en la mondo pluraj televidstacioj en diversaj ŝtatoj esprimis intereson montri la filmon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.