Parto el la katolika ritaro estas pilgrimado al lokoj, kie katolikoj kredas, ke Dio efikis inter homoj.
Tamen, male al, ekzemple, Islamo, ne estas devo pilgrimi, nur rekomendo.
Kelkaj el ili estas komunaj al aliaj branĉoj de kristanismo, aliaj estas specife katolikaj:
- Sankta Lando (nun Israelo kaj Palestina Aŭtoritato), kie Jesuo kaj apostoloj vivis.
- Betlehemo, kie Jesuo naskiĝis. Komuna al kristanoj.
- Jerusalemo, kie Jesuo mortis. Komuna al kristanoj, judoj kaj islamanoj.
- Lokoj kie Mario, patrino de Jesuo aperis antaŭ homoj.
- Romo (Vatikanurbo kaj Italio), centro de katolikismo, episkopejo de Papo, mortejo de martiroj kiel sankta Petro kaj Paŭlo el Tarso.
- San Giovanni Rotondo (Italio)
- Santiago de Compostela (Hispanio) kaj la Jakoba vojo (Okcidenta Eŭropo), tombejo de sankta Jakobo la Granda.
- Santo Toribio de Liébana (Hispanio), tombejo de sankta Toribio el Liébana.
- Caravaca de la Cruz (Hispanio).
Papoj koncedis al Jerusalemo, Romo, Santiago kaj Santo Toribio jubileojn, jaroj dum kiuj pilgrimantoj ricevas specialajn sanktigajn efikojn.
Krom la religia signifo, la pilgrimado miksigis katolikojn el disaj landoj, instigante difundon de arto, komercon, kreskon de la pilgrimejoj kaj eĉ militojn kiel Krucmilitoj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |