From Wikipedia, the free encyclopedia
Katenario estas speciala formo de elektra supertraka kontakta lineo de fervojo kaj de trolebusa kontakta lineo. Ĝi forte reduktas la malrektiĝon de la ĉefa drato de la linio (pro gravito) per akcesora kablo, pli alta, kiu tenas la ĉefan draton per pontetoj. Tiel eblas multe pli grandaj distancoj inter la apogaj fostoj (mastoj).
Kutime la ĉefa drato de la lineo konsistas el solida kupro, kaj la akcesora kablo el plektita bronzo aŭ ŝtalo. Ĉar kurentoprenilo de la veturilo iom levas la kontaktan lineon, fiksiloj de la ĉefa drato kaj de la akcesora kablo estas elaste ligitaj, tiel ke la akcesora kablo ne sekvas ĉiujn moviĝojn de la ĉefa drato.
Kontaktaj lineoj sen la porta akcesora kablo ebligas rapidecon de ne multe pli ol 100 km/h. Katenarioj ebligas pluroblon de tiu rapideco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.