From Wikipedia, the free encyclopedia
La Katedralo Sankta Stefano de Sens (france cathédrale Saint-Étienne de Sens) de la urbo Sens en la franca departemento Yonne (regiono Burgonjo) estas la unua gotika katedralo, kiu estis konstruata ekde proksimume 1140/45, do pli malpli dum la sama tempo kiel la ĥorejo de la abatopreĝejo Sankta Denizo (konsekrata en 1144) situanta proksimume 130 kilometrojn nordokcidente de Sens. Ĝi estas konsekrita al Sankta Stefano.
Katedralo de Sens | ||
---|---|---|
katolika katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 48° 11′ 52″ N, 3° 17′ 1″ O (mapo)48.1978893.283694 | |
Estiĝo | 1135 | |
Katedralo de Sens | ||
Vikimedia Komunejo: Cathédrale Saint-Étienne de Sens [+] | ||
Respondecaj por la tri unuaj frugotikaj preĝejoj, la abatopreĝejo Sankta Denizo, la katedralo de Sens kaj la antaŭa konstruaĵo de la nuntempa katedralo de Chartres estis abato Suger de Sankta Denizo same kiel la episkopoj Henriko de Sens kaj Gotfredo de Chartres. Ili estis interamikaj kaj samideanoj.
Kvankam ne ekzistas tiel precizaj konstrudatoj por la katedralo de Sens kiel por Sankta Denizo, foje oni neas al Sankta Denizo ĝian ĝenerale agnoskitan rangon kiel unua gotika konstruaĵo argumentante, ke la ĥorejo de Sens estis ekkonstruata malmultajn jarojn antaŭ Sankta Denizo. En Sankta Denizo nur la malsupra parto de la ĥorejo devenas el la frua 12-a jarcento, dum kiam la ĥorejon de Sens oni konstruadis seninterrompe ekde 1140/45 kaj preskaŭ finkonstruis en 1168[1]. Laŭlonga kaj transversa navoj de Sens ekestis pli malfrue. Estas prave, ke Sankta Stefano de Sens estas la unua gotika katedralo, ĉar Sankta Denizo estis abatopreĝejo, ne katedralo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.