From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kastelo de Verseg (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Podmaniczky [podmanicki]) estas baroka-klasikisma kastelo (ankaŭ historia monumento) en vilaĝo Verseg, en ekstera parto Fenyőharasztpuszta. Nun ĝi estas hotelo.
La (tiam klasikisma) kastelo estis konstruita en 1805. La nun videbla formo estas videbla de 1868, tiam trakonstruo kaj pligrandigo okazis. En la frua 20-a jarcento la familio Podmaniczky havis ene bibliotekon kaj valorajn kolektaĵojn pri porcelanoj kaj armiloj. En 1913 alia riĉulo aĉetis la kastelon. Dum la 2-a mondmilito germanaj, poste rusaj soldatoj loĝis en la kastelo, kiu ŝtatiĝis en 1947. En la sekvaj jardekoj la konstruaĵo ruiniĝis, ĉar ekzemple la armeo, loka kolĥozo, eĉ cirko profitis ĝin. En 1986 firmao aĉetis ĝin, poste plena renoviĝo okazis. En la sekva jardeko alia firmao profitas ĝin, kiel belega hotelo.
La teretaĝa kastelo kun keloj situas sola en mezo de granda parko. La konstruaĵo formas L-majusklon, la preskaŭ apartaj aloj estas ligitaj per koridoro. En mezo de la fasado estas videbla portiko kun 6 kolonoj, kiuj tenas timpanon, malantaŭ la kolonoj 2 pordoj estas videblaj. La alia alo havas etaĝon. Interne troviĝas resume 23 ĉambroj kun 19-a jarcenta aspekto.
La parko iam estis kreita kiel pejzaĝa parko. Ne nur la kastelo, sed ankaŭ la parko estas belega.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.