Kastelo ene muzeo en Tápiószele From Wikipedia, the free encyclopedia
La kastelo de Tápiószele aŭ pri la iama posedanto kastelo de Blaskovich [blaŝkoviĉ] estas monumento historia en urbo Tápiószele (Hungario).
Kastelo de Tápiószele | ||
---|---|---|
muzeo | ||
Aerfoto pri la kastelo | ||
kastelo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Tápiószele | |
- koordinatoj | 47° 20′ 5″ N, 19° 52′ 47″ O (mapo)47.3347519.87975 [1] | |
Estiĝo | 1952 | |
Kastelo de Tápiószele | ||
La novklasika kastelo aŭ kasteleto estis konstruita en 1906 kaj aĉetita fare de fratoj Blaskovich en 1912. La fratoj estis ankaŭ arkeologiemaj kaj signifaj artkolektistoj. En 1923 ili iniciatis arkeologiajn esplorojn al profesiuloj. La arkeologoj trovis skitajn restaĵojn en la proksima Tápiószentmárton. Intertempe la plena familio Blaskovich estis signifa kolektisto pri artkolektaĵoj, ilia kolektaĵo ĉiam estis kune en la kastelo. Surprize la kastelo sentuŝe travivis la duan mondomiliton. En 1947 la kasteleto estis kolektejo de la Hungara Nacia Muzeo, post 5 jaroj oni malfermis muzeon. La gvidantoj ĝis siaj mortoj estis la fratoj. En 1967 la muzeo portas la nomon Blaskovich. En 2011 la kastelo estis restaŭrita laŭ la originaj planoj.
La muzeo estas la nura nobela muzeo de la lando, kiu estas nacie unika loko por konservi kaj montri loĝkulturon de la nobelaro. Aparta ĉambro donas informon pri ĉevalo "Kincsem", kiu venkis en ĉiuj konkursoj.
La teretaĝa kasteleto situas sola en mezo de parko. La fasado estas preskaŭ simetria, meze klasikisma porĉo reliefas kaj kolonoj tenas ĝin.
Mem unu el la fratoj kreis la parkon en 1915, ja lia profesio estis tia. La kreskaĵoj estas vidindaj eĉ al botanikistoj. La arboj estis plantitaj propramane fare de la fratoj. La parko reflektas hortikulturon de tiu tempo, ŝtona rotondo, sfinkso kaj fontano havis lokon en la parko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.