From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kastelo de Szarvaskend (konata ankaŭ pri la iama posedanto Sibrik [ŝibrik]) estas historia monumento, nuntempa lernejo kaj infanĝardeno en vilaĝo Szarvaskend.
Jam en la 15-a jarcento la familio Sibrik havis la bienon en Szarvaskend. Laŭ arkeologoj la nuna kastelo havas mezepokan fundamenton. La nun videbla klasikisma kastelo estis konstruita en 1829, sed oni profitis iomete elementojn de la malnova nobeldomo. Post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon. Baldaŭ ĝi iĝis bazlernejo kaj infanĝardeno de la vilaĝo.
La unuetaĝa kastelo situas en protektata parko. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo kun portiko, kiun 2 kolonoj tenas. En supro de la portiko teraso etendiĝas. Meze en la tegmenta nivelo en timpano videblas la familia blazono.
La impona parko estas protektata. Iam estis ankaŭ aleo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.