Kastelo Nové Hrady (distrikto Ústí nad Orlicí)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nové Hrady estas kastelo en Ĉeĥio, dominaĵo de samnomata municipo en la Regiono Pardubice. Proksime situas urboj Vysoké Mýto kaj Litomyšl.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nové Hrady (kastelo) |
Kastelo Nové Hrady | |
kastelo | |
Kastelo Nové Hrady | |
Oficiala nomo: Zámek Nové Hrady | |
Kromnomo: Malgranda Schönbrunn, Ĉeĥa Versailles | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Nové Hrady |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Nové Hrady |
Parto(j) | Franca ĝardeno, Biciklista muzeo, Ĉevalejoj |
Situo | Kastelo Nové Hrady |
- koordinatoj | 49° 51′ 09″ N 16° 08′ 44″ O (mapo) |
Aŭtoro | Josef Jägr |
Stilo | Rokoko |
Materialo | Ŝtono |
Konstruita | 1774–1777 |
Posedanto | Jean-Antoin Harbuval de Chamaré devena |
Por publiko | alirebla |
Plej facila aliro | municipo Nové Hrady |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Proprumanto | Persono |
Adreso | Mgr. Petr Kučera Zámek - č.p. 1 539 45 Nové Hrady |
Telefono | +420 469 325 353 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Nové Hrady Chateau (Ústí nad Orlicí District) | |
Retpaĝo: www.nove-hrady.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La plej elstara ekzemplo de rokoka kastela arkitekturo en Ĉeĥio.
En la 15-a jarcento surloke staris gotika burgo. Kastelo, en rokoka stilo, stilo de francaj somerlokoj, ĉirkaŭita de rokoka ornama areo, estis konstruita dum la jaroj 1774 ĝis 1777 en la sama loko. Ĝi ofte estas nomata „Ĉeĥa Versailles“, aŭ „Malgranda Schönbrunn“. Konstruigis ĝin grafo Jean-Antoine Harbuval de Chamaré laŭ projekto de la arkitekto Josefo Jäger. Bazan aspekton de la kastelo instigis kaj konstruadon direktis la grafo mem.
La lasta posedanto de la kastelo antaŭ naciigo estis tekstilfabrikisto Josef Bartoň.
Post la jaro 1989 rekuperis la kastelon genepoj de la lasta posedanto. Ekde la jaro 1997, kiam denove ŝanĝiĝis posedanto, la kastelo estas rekonstruata.
La konstruaĵo estas kovrita per mansarda tegmento kaj havas riĉe ornamitan fasadon. En la kastelon oni eniras tra vasta halo kun kruc-volboj. Ambaŭ flankaj aloj havas propran ŝtuparon. En la unua etaĝo, super la enirhalo, estas rokoka ĉefsalonego kaj apud ĝi videblas privataj salonoj de la nunaj posedantoj. En la okcidenta alo troviĝas kapelo kun rokoka altaro (1777) de Josef Procházka kaj altara bildo (1778) de Jan Nivelta. Ornamo de la kastelo estas vasta parko en angla stilo kun krucuma vojo.
Nuntempe la kastelo estas privata, publike alirebla. En kastelo eblas vidi ekspozicion de meblaro (ekde baroko ĝis kubismo) el kolektoj de la Artmetia muzeo en Prago, bildoj kaj filigranaj artobjektoj. En flankaj aloj de la kastelo troviĝas restoracio, sukeraĵejo kaj malgranda galerio. En la proksima grenejo troviĝas la unua ĉeĥa muzeo de bicikloj. En la ĉeĝa rokoka salonego okazas geedziĝaj ceremonioj kaj eksa kaleŝejo kaj ĉevalejo servas por okazigado de societaj kaj privataj kulturaj aranĝoj. Al la kastelo apartenas ankaŭ ĉevalstalo kaj bieno por bredado de cervoj kaj damaoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.