urbo en Svedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Karlskoga estas urbo en la sveda provinco Örebro län kaj la historia provinco Värmland.
Karlskoga | |||
---|---|---|---|
urba areo de Svedio vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Svedio | ||
Provinco | Örebro län | ||
Historia provinco | Värmland | ||
Komunumo | Karlskoga | ||
Urborajto ekde | 1940 | ||
Telefonkodo | (+46) 586 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 360 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 350 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 59° 19′ N, 14° 30′ O (mapo)59.31509881801514.491743935098 [+] | ||
Areo | 20,26 km² (2 026 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Karlskoga [+] | |||
La urbo estas la centro de samnoma komunumo kaj laŭ la areo estas la dua plej granda urbo de la historia provinco Värmland: Tion tamen ne kaŭzas aparte multaj loĝantoj, sed domoj konstruitaj aparte dise. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 27 360 loĝantoj.
La plej granda ekonomia branĉo ekde la fondiĝo de la loĝloko estas la produktado de armiloj. Elektinte la lokon de la armiloproduktejoj oni atentis preni lokon aparte for de la marbordoj kaj protektite de vastaj arbaroj, por ke eventualaj malamikaj armeoj havu laŭeble multe da problemoj per aviadiloj kaj bomboj trafi ĝin. Meze de la 20-a jarcento la loĝloko ricevis urbajn rajtojn.
La fino de la Malvarma Milito dum la jaroj 1989 ĝis 1991 kaj la sekva malpligraviĝo de la armiloprodukta industrio kaŭzis, ke la enloĝantaro malkreskis de proksimume 40.000 dum la jaro 1970 ĝis malpli ol 30.000 nun.
La plej fama posedinto de la armila fabriko "Bofors" de Karlskoga de la jaro 1894 ĝis sia morto dum 1896 estis Alfred Nobel, kiu tiam vivis en la vilao "Björkborn" en la urbo. Kvankam li mortis en sia vilao en Sanremo, Italio kaj krome ankaŭ havis domon en Parizo, Francio, lia ĉefa loĝloko konsideriĝis la vilao en Karlskoga. Tial oni ĉi-tie leĝe registris lian faman testamenton, kiun li skribis en Parizo dum 1895 kaj kiu poste ebligis la kreon de la Nobel-premio.
Inter 14.6.1947-1.7.1947 Karlskoga Esperanto-Societo "La Aglo" okazigis aranĝon "Verdaj Semajnoj en Karlskoga" kun rondvojaĝoj kaj festo de Sankta Johano.
Eble ĝuste por spiti al la urba renomo esti centro de armiloj, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dum somero 1991 organizis sian 47-an Internacian Junularan Kongreson en la urbo.
Pri la partneraj urboj de Karlskoga vidu la paĝon pri la samnoma komunumo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.