hispana kuiristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Karlos ARGUIÑANO Urkiola (Beasain, Gipuzko, 6a de septembro 1948) estas hispana kuiristo, prezentisto de televido, verkisto, entrepreno kaj porokaza aktoro.
Karlos Arguiñano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karlos Arguiñano Urkiola |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1948 (76-jaraĝa) en Beasain |
Lingvoj | hispana • eŭska |
Loĝloko | Zarautz |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Frat(in)o | Eva Arguiñano (en) |
Infano | Joseba Arguiñano (en) |
Okupo | |
Okupo | kuiristo restoraciestro aktoro televida prezentisto verkisto entreprenisto filmaktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.hogarmania.com/cocina/cocineros/karlos-arguinano/ |
Ekde la 20a de septembro 2010 li prezentas en Antena 3, la programon Cocina abierta de Karlos Arguiñano (ĝis 2019 nomita Karlos Arguiñano en tu cocina). Tiu programo ekzistas ekde 1990 kaj estas pionira en tiu formato, kun diversaj titoloj en ETB2, Telenorte, TVE Internacional, La 1, Telecinco, ATC, Canal 13, ETB1, La 2 kaj Nova.
Li estis unu de la profesiuloj kiuj kun Juan Mari Arzak kaj Pedro Subijana fondus en la 1970-aj jaroj la nomita Nueva Cocina Vasca (Nova Eŭska Kuirarto). Krome, li havis la prestiĝan Stelon Michelin dum dekses jaroj (1982 – 1998). Lia restoracio en Zarautz estas referenco tiukadre.
En kino li partoprenis en filmoj kiel Airbag, de Juanma Bajo Ulloa (1997); Año mariano, de Karra Elejalde kaj Fernando Guillén Cuervo (2000), kaj El rey de la granja, de Carlos Zabala kaj Gregorio Muro (2002).
Li publikigis kvindekon da libroj pri kuirarto kaj eldonas librojn de aliaj aŭtoroj tiutemajn.
Oficiala retejo Oficiala retejo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.