Karl DILTHEY (naskiĝinta la 18-an de marto 1839 en Biebrich, mortinta la 4-an de marto 1907 en Göttingen) estis germana klasika filologo kaj arĥeologo. Estante filo de la kalvinisma kortega ĉefpredikisto Maximilian Dilthey li fratis je la filozofo Wilhelm. Lia fratino Caroline iĝis edzino de la filologo Hermann Usener.
Karl Dilthey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1839 en Wiesbaden-Biebrich |
Morto | 4-an de marto 1907 (67-jaraĝa) en Göttingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Bonna universitato Universitato de Vroclavo |
Familio | |
Frat(in)o | Wilhelm Dilthey |
Okupo | |
Okupo | antropologo universitata instruisto klasikisto klasika filologo arthistoriisto arkeologo classical archaeologist (en) |
Post studoj ĉe la universitatoj de Vroclavo kaj Bonn li entreprenis studvojaĝojn Grekujon. Ĝis 1866/67 Dilthey estis privata docento en Bonn. Inter 1867 kaj 1869 li deĵoris en Romo sekvonte vokiĝon je profesoreco pri klasika filologio kaj arkeologio al Zuriko. En 1878 Dilthey ekprofesoris ĉe la Universitato de Göttingen. En 1889 li posteulis la arĥeologon Friedrich Wieseler. Post ties morto li iĝis en 1892 estro de la arkeologia-numismatika kolektoj altlernejaj. Sekve li nomumitis orda membro de la Akademio de Göttingen.
Postmorte li posteulitis fare de Gustav Körte.
- Eduard Schwartz: Karl Dilthey. Ĉe: Chronik der Georg-August-Universität zu Göttingen für das Rechnungsjahr 1906. Göttingen 1907, p. 4-6
- Deutsche Biographische Enzyklopädie, volumo 2, p. 578
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.