Chemnitz

komunumo de Saksio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Chemnitz
Remove ads

Chemnitz [KEMnic] (ĉeĥe Saská Kamenice, sorabe Kamjenica, (de 1953 ĝis 1990 Karl-Marx-Stadt[1]) estas eksterdistrikta urbo en liberŝtato Saksio en la sudoriento de Germanio, kiu situas je la norda rando de Ercmontaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Saksio post Leipzig kaj Dresdeno. Pro la poluado produktita dum industriigo, Chemnitz estis moknomita Saksa Manĉestro.

Thumb
Nokta panorama vido
Rapidaj faktoj urbego • ĉefregioncentro • urban district in Saxony • urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj ...

Kun ĝia pli ol 200-jara industria historio, Chemnitz [elp. kemnic] estas teknologia loko ĉefe konata pro la aŭtomobil- kaj provizantindustrioj, informteknologio, same kiel mekanika kaj planta inĝenierado. Pli ol 50% de la urbo konsistas el konstruaĵoj kiuj datas de antaŭ 1950 kaj ekzistas multaj monumentoj de industria kulturo.  

Chemnitz estas hejmo de teknika universitato kiu ankaŭ altiras eksterlandajn studentojn pro la pli malmultekosta loĝado kaj trankvila etoso.

En 2025 Chemnitz estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kune kun Nov-Gorico en Slovenio[2].  La malfermfesto okazis la 18-an de januaro 2025[3].

Remove ads

Historio

Ekde 1990, la jaro de la reunuiĝo de Orienta kaj Okcidenta Germanio, la urbo denove nomiĝas Chemnitz (kaj esperantigita urbonomo ĝis nun ne kutimiĝis). De tiam konsiderinde malkreskis la loĝantaro (de ĉirkaŭ 315000 al 245618 fine de decembro 2024).

Chemnitz estis unu el la unuaj germanaj urboj en kiuj la nacisocialistoj naziigis la urbon parlamenton. La evoluo de kulturo kaj edukado estis interrompita: 650 artaĵoj estis forigitaj de la artaĵkolektoj kaj 3,300 libroj de la urba biblioteko[4].

Proteste kontraŭ la dekstraj ekstremismaj tumultoj, la 3-an de septembro 2018 okazis subĉiela koncerto sub la devizo " Ni estas pli " de konataj grupoj kiel la Toten Hosen kaj Kraftklub kun ĉirkaŭ 65 000 vizitantoj.

Remove ads

Naturo

Chemnitz estas urbo kun multegaj verdaj spacoj kaj grandaj parkoj. Kun pli ol 1000 hektaroj da parkoj, herbejoj kaj arbaraj areoj. Statistike estas pli ol 60 kvadrataj metroj da verda spaco por ĉiu loĝanto. En la urbo Chemnitz estas kvar naturrezervejoj (ĉirkaŭ Eibsee, Am Schusterstein, Am northernen Zeisigwald kaj Chemnitzaue apud Draisdorf )

Thumb
La bronza busto al Karl Marks, pli ol 6 m alta kun fona tabulo: "Proletoj ĉiulandaj unuiĝu!"
Remove ads

Famaj personoj en / el ChemnitzOtto von Bismarck

Esperantistoj en Chemnitz

Ĝemelurboj

Jen nedefinitiva listeto de ĝemelurboj de Chemnitz:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads