Karavano (tradicia)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tradicia Karavano (perse: kervan = negocprotekto) estas granda grupo da homoj, kiuj komune vojaĝas - kutime per kameloj - laŭ specialaj karavanvojoj, kie troviĝas en regulaj distancoj karavanejoj por sekure tranokti, ricevi akvon kaj nutraĵon por homoj kaj bestoj. Karavanoj fojfoje estas grandaj grupiĝoj, foje kun mil aŭ pli da kameloj.
Ĝeneraligite la termino ankaŭ por modernaj vojaĝkomunoj aplikeblas - vidu: Karavano.
Karavane vojaĝi estas tradicio dum multaj jarcentoj, eĉ ankoraŭ konata en la 20-a jarcento. Karavanoj estis la sola metodo sekure vojaĝi laŭ malfacilaj aŭ danĝeraj vojoj, kiel ekzemple tra dezertoj de norda Afriko, Azio, aŭ por komune esti neatakebla de rabistoj.
Famaj karavanvojoj estis
Ne-komercaj karavanoj estis pilgrimaj karavanoj al sanktaj lokoj: En la islama mondo pilgrimuloj kolektiĝis en Kairo aŭ Damasko por pilgrimi al Mekao, Medino aŭ al Kerbela. Ankaŭ en Eŭropo kolektiĝis pilgrimuloj por komuna pilgrimado al Santiago de Compostela aŭ Romo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.