From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kapuĉa iktero (Icterus prosthemelas) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.
Kapuĉa iktero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kapuĉa iktero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Icterus prosthemelas (Strickland, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu ĉi specio estas tipa kazo de tiu kolorkombino ĉar masklo havas nigrajn kapon, bruston kaj suprajn partojn, dum estas tre sulfurflavaj tre rimarkinda ŝultromakulo, pugo kaj ventro. La kruroj estas nigrecaj kaj same la beko, sed tiu havas pli helan parton (bluecgriza) en unua duono de suba makzelo, kiel plej parto de la genro. La ino estas tre simila, eble iom pli senbrila.
Ĝi troviĝas en atlantika areo de Centrameriko nome Belizo, Kostariko, Gvatemalo, suda Meksiko, Nikaragvo, nordokcidenta Panamo kaj eble Honduro. Ĝi vivas el marnivelo ĝis 1200 m. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ili kutime loĝas ĉe riverbordoj, ĉe plantejoj de banano aŭ de fruktarboj. Ili manĝas fruktojn, florojn kaj insektojn.
La formo de la nesto estas tre partikulara, ĝi konsistas en neprofunda saketo teksita el fajnaj fibroj, kiun la ino teksas sub granda branĉo kaj pendas ligite per aliaj fibroj kiujn kudras al la folio el kiu ĝi pendas. La ino averaĝe demetas tri ovojn, kiujn nur ŝi kovas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.