Kantosturno
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantosturno Aplonis cantoroides estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj mezgranda (20 cm longa) sturno. Ĝi povus formi superspecion kun Tanimbara sturno, A. crassa. Ĝi estas monotipa.
Kantosturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kantosturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis cantoroides (Gray, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskulo de Kantosturno havas brilan nigran plumaron kaj brilajn ruĝajn irisojn. Nematuruloj estas pli palaj, kun striecaj subaj partoj kaj brunaj irisoj. Ili distingeblas el la Metalosturno pro mi mallonga kaj kvadrata vosto kaj pro pli dikaj bekoj.
Kantosturnoj troviĝas en Novgvineo kaj kelkaj apudaj insuloj nome la Bismarkoj, Admiraltoj kaj Salomonoj. Oni vidis ilin ankaŭ ĉe la insuloj Boigu kaj Saibai, de Kvinslando, teritorioj de Aŭstralio en nordokcidenta Toresa Markolo. Ili loĝas en arbarbordoj, ĝardenoj kaj kultivataj areoj kun arboj, urbaj areoj kaj kokosĝardenoj.
Ili manĝas figojn kaj aliajn mildajn fruktojn, kaj foje insektojn.
Ili nestumas en arbotruoj, klifoj kaj konstruaĵoj, ofte kolonie; la ino demetas 2-3 palbluajn ovojn.
La alvoko estas ripetata, altatona, subentrenata fajfo. Ties altatoneco ĉeestas ankaŭ en aliaj sturnedoj, sed elstare ĉe tiu ĉi specio, de kio ricevas la nomon, ankaŭ en la latina scienca nomo.
Kiel specio de granda teritorio kaj sen pruvo de malpliiĝo de populacio, ĝi estas konsiderata kiel Malplej zorgiga.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.