kantono en Vaŝingtonio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Whitman (angle: Whitman County) estas kantono (county: subŝtata administra distrikto) situanta en la orienta parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia nomo honoras la memoron de Marcus Whitman, kristana misiisto mortigita (kun lia edzino) en 1847 de membroj de la kajusa indiĝena popolo. En 2000 oni nombris 40 740 loĝantojn en la kantono, el kiuj proksimume 60% loĝas en la plej granda urbo de la kantono, Pullman. La administra sidejo de la kantono estas en Colfax. Pullman estas la hejmo de Vaŝingtonia Ŝtata Universitato kaj de la Inĝenieraj Laboratorioj Schweitzer.
Kantono Whitman | |||
---|---|---|---|
kantono | |||
kantono de Vaŝingtonio [+] | |||
Lando | Usono | ||
Subŝtato | Vaŝingtonio | ||
Ĉefurbo | Colfax | ||
- koordinatoj | 47° N, 118° U (mapo)46.89-117.52 | ||
Akvokolektejo | 5 641 km² (564 100 ha) [+] | ||
Areo | 5 641 km² (564 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 47 973 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||
Denseco | 8,5 loĝ./km² [+] [+] | ||
Kantono Whitman | |||
Vikimedia Komunejo: Whitman County, Washington [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Kantono Whitman formiĝis el parto de Kantono Stevens la 29-an de novembro 1871.
Laŭ la retejo Heart of Washington, Kantono Whitman produktas pli da hordeo, tritiko, sekaj pizoj kaj lentoj ol iu ajn alia kantono en Usono.
Laŭ la usona Buroo Censa, la kantono ampleksas entute areon de 5 640 km². El tio, 5 593 km² estas seka tero kaj 47 km² estas akvo. La kantono estas parto de Paluso, vasta kaj onduma stepeca regiono meze de la Kolumbia Baseno.
Kantonoj de Vaŝingtonio (por tabela komparado al la ceteraj)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.