Pankreata karcinomo aŭ Pankreata kancero, adenokarcinomo de la pankreato, estas ne ofta formo de kancero. La afekcio nur en tre malfrua stadio havas simptomojn (ofte iktero, maldikiĝo, kaj/aŭ doloro), pro kio resaniĝo je la momento de la diagnozo malofte eblas. La tumoro povas ekesti en la kapo de la pankreato aŭ en ĝia vosto. La operacio laŭ Whipple ĉe kiu oni forigas la pankreaton kaj grandan parton de la ĉirkaŭa areo, estas unu el la kuracmetodoj; ĉi tiu estas malfacila operacio kiu havas mortriskon de 4-16%. La postviva ŝanco de pankreata karcinomo estas tre malalta: post 5 jaroj malpli ol 5% de la patientoj ankoraŭ vivas. La plejmulto mortas en periodo de kelkaj monatoj.
Pankreata karcinomo | |
---|---|
malsano | |
Krom adenokarcinomoj, ankaŭ neŭro-endokrinaj kanceroj povas evolui. Ĉi tiuj kreskas el histoj kiuj produktas i.a. insulinon kaj gastrinon, kaj respektive nomiĝas insulinomoj kaj gastrinomoj. Ĉi tiuj kanceroj estas ankoraŭ pli raraj ol adenokarcinomoj, kaj ankaŭ havas pli bonan prognozon.
Riskfaktoroj
Riskfaktoroj por pankreata kancero povas esti:
- Aĝo (pli ol 60-jara)
- Gingivito aŭ periondonta malsano
- Vira sekso
- Afrika etneco
- Fumado
- Dietoj kun malsufiĉo da legomoj kaj fruktoj
- Dietoj kun abundo da (ruĝa) viando
- Obezeco
- Diabeto
- Kronika pankreatito
- Profesia elmeto al certaj pesticidoj, farboj, kaj kemiaĵoj kiuj rilatas al dizeloleo aŭ benzino
- Familia historio
- Bakteria infekto per la Helicobacter pylori
Eksteraj ligiloj
- Riskfaktoroj Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine angle
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.