From Wikipedia, the free encyclopedia
Kamenné Kosihy, hungare Kőkeszi estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 17 km-ojn for.
La unua mencio devenis el 1135 en formo ''Kukezeu, sed laŭ alia opinio el 1270 en formo Kezu. La komunumo en la 14-a jarcento havis preĝejon. La loĝantoj okupiĝis precipe pri bredado. En 1910 loĝis en la vilaĝo 209 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis en la vilaĝo 362 da homoj, (254 hungaroj, 104 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.