From Wikipedia, the free encyclopedia
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Barcs (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Barcs | |
---|---|
La kalvinana preĝejo de Barcs | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Barcs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Somogy |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1991–1994 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 7570 Barcs, Bartók Béla utca 1. |
La kalvinoj vivis en Barcs malmulte en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Ilia eklezia zorginto (pastro) vizitis Barcs laŭ la neceso el Darány aŭ Erdőcsokonya. En Barcs estis kreita preĝdomo por la diservoj. En 1939 la kalvinanoj volis konstrui jam kirkon, sed tio fiaskis pro la milito. Depost fino de la socialismo en 1990 la municipo donacis areon konvenan al konstruado. Ĝi estis finkonstruita en 1994.
La preĝejo situas sola ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas piramida. La enirejo troviĝas en la navomezo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La tegmento kontiunue altiĝas el la fasada parto al la malantaŭa parto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.