kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kadmia telurido (CdTe) estas kristala kemia kombinaĵo el grupo de teluridoj, konsistanta el kadmio kaj teluro kun kuba kristala strukturo (spacogrupo F43m). En la kristala formo, ĝi estas rekta II-VI-bendbreĉo-duonkonduktanto. CdTe estas ankaŭ bona bazmaterialo por sunĉeloj. Ĝi estas uzata normalkaze kiel tavolstrukturo kun kadmia sulfido, por formi p-n-transiron, ekz. en sunĉelo aŭ fotodiodo.
CdTe estas absorba materialo por sunĉeloj. Ĝi estas pli kosta ol silicio, precipe kiel maldiktavola sunĉelo, sed ne tiom povumkapabla. CdTe kiel miksa kristalo kun hidrarga telurido HgTe formas multflankan infraruĝan detektoran materialon (Hg,Cd)Te. CdTe kiel miksa kristalo kun zinka telurido ZnTe formas elstaran rentgenan kaj gamoradian detektoran materialon (Cd,Zn)Te.
Ĝi estas senodora, nigra solidaĵo, kun molmaso de 240,01 g•mol−1, denso de 6,20 g•cm−3, fandopunkto de 1041 °C, bolpunkto de 1121 °C. Ĝi estas nesolvebla en akvo, ĝia pulvoro estas venena.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.