From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabineto Mihály Károlyi estis la unua registaro en Hungario dum la Kalistefa revolucio. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1918 kaj 1919 malpli ol 3 monatojn. Estas okulfrape, ke inter la ministerioj malaperis Kroatio-Slavonio-Dalmatio jam forlasinta Hungarion, aliflanke aperis ministerio pri eksteraj aferoj, ministerio pri nacimalplimultoj kaj ministerio pri Rutenlando.
Kabineto Mihály Károlyi | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Mihály Károlyi | ||
Dum | 31-a de oktobro 1918 - 11-a de januaro 1919 | |
Antaŭulo | Kabineto Hadik | |
Sekvanto | Kabineto Berinkey | |
Alvenis amase soldatoj el la milito, kiuj en la 31-an de oktobro 1918 faris kalistefan revolucion, dume soldatoj murdis simbolon de la milito István Tisza. La soldatoj ĵuris al Hungara Nacia Konsilio. Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno tuj nomumis ĉefministro Mihály Károlyi-n. Post la oficialiĝo li ripetis-redonis sian ĵuron al la palatino kaj li denove ĵuris jam al la Hungara Nacia Konsilio. Tiel la kabineto iĝis plene sendependa. Károlyi havis 3 ideojn:
Ili estis naivaj, eĉ Károlyi mem retiris ilin post monatoj.
En la 16-an de novembro Hungara Nacia Konsilio deklaris Hungarion popolrespubliko. La kabineto kreis leĝon pri rajto pri baloto, kiu okazos en aprilo de 1919. Sekvis leĝoj pri la socialaj viveblecoj kaj en februaro leĝo pri la tero. Tamen la terdivido okazis nur en bieno de Károlyi. Tiutempe rumanaj, ĉeĥaj kaj serbaj soldatoj okupis jam duonon de la lando. Károlyi ne povis halti la okupojn, tamen en januaro Hungara Nacia Konsilio nomumis Károlyi-n respublika prezidanto, tial li transdonis la titolon ĉefministro al Dénes Berinkey.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.