From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabardio-Balkario (aŭ Kabardujo-Balkarujo, aŭ Kabard-Balkario; balkare Къабарты-Малкъар Республика, kabarde Къэбэрдей-Балъкъэр Республикэ) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. Ĝi konsistas el du malfacile disigeblaj etnaj teritorioj, kiujn formas kabardoj kaj balkaroj. En nordaj partoj de la respubliko estas ankaŭ vilaĝoj kun etne rusa (kazaka) loĝantaro.
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Nord-Kaŭkazia federacia regiono |
Ĉefurbo | Nalĉik |
Prezidanto | Q84724346 (ekde ) |
Fondita | 1-a de Septembro 1921 |
Demografio | |
Loĝantaro | 859 939 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 69 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Kabarda, Balkara, rusa |
Etnoj | kabardoj (57,0 %) rusoj (22,5 %) balkaroj (12,6 %) turkoj (1,6 %) osetoj (1,1 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 12 470 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 360000–361999 |
Aŭtokodoj | 07 |
OKATO | 83 |
ISO 3166-2 | RU-KB |
Retpaĝaro | www.kabbalk.ru |
En 1921 formiĝis Kabarda AO, 1922-1936 — Kabardio-Balkara AO, 1936-1944 — Kabardia-Balkara ASSR, 1944-1957 — Kabarda ASSR (lige kun translokigo de la balkaroj en Kazaĥion kaj Kirgizion), de 1957 — Kabardia-Balkara ASSR.
La plejparto de la respubliko estas en konsisto de Rusio ekde 1557. Tiam kabarda princo boparenciĝis kun rusia caro. Centre de Nalĉik staras "Kupra Marija" — monumento al la kabarda princino, kiu edziĝis al la rusa caro. Cetera parto de la regiono (ĉefe kun balkara loĝantaro) aliĝis al Rusio nur en 1827.
Prezidento de la respubliko estas Jurij Kokov.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.