From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly Szuper [kAroj super], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szuper Károly estis hungara teatrestro, aktoro, reĝisoro.
Károly Szuper | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1821 en Kiskunhalas |
Morto | 30-an de novembro 1892 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Károly Szuper naskiĝis la 28-an de majo 1821 en Kiskunhalas, li mortis la 18-an de septembro 1892 en Budapeŝto (laŭ aliaj fontoj la 30-an de novembro 1892.
Károly Szuper frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, jam tie li aranĝis teatraĵojn. En 1837 li ofte vizitis la teatron de Debrecen, en la sekva jaro jam en Pest (urbo). Li debutis kiel amatora aktoro en 1838 en sia naskiĝurbo. En la sekva jaro li jam havis statuson en Szabadka, poste li sekvis la migrantan trupon al diversaj urboj. Menciindas, ke en la jaroj 1842 kaj 1843 ankaŭ Sándor Petőfi apartenis al la sama trupo. Inter 1846-1880 li estis teatrestro, tamen kelkfoje mallongaj interrompoj okazis. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis reĝisoro en Kecskemét, kie li verkis, poste prezentis teatraĵon pri la revolucio. En 1849 li batalis por la revolucio ĝis la falo, poste li denove establis teatran trupon kun Mihály Szőllősy. Ekde 1880 li estis kasisto de la aktora societo. Li edziĝis kvarfoje, ĉiam al aktorinoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.