From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly Orzovenszky [kAroj orzovenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orzovenszky Károly estis hungara kuracisto, kirurgo, balneologo.
Károly Orzovenszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1815 en Paks |
Morto | 12-an de julio 1876 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1840) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Friderika Lieder (en) (1847–1864) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kirurgo |
Károly Orzovenszky naskiĝis la 28-an de aprilo 1815 en Paks. Li mortis la 12-an de julio 1876 en Budapeŝto.
Károly Orzovenszky akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1840. Dum Hungara revolucio de 1848 li estis kuracisto-majoro apud Artúr Görgey. Post falo de la liberecbatalo li estis arestita, sed li ricevis amnestion en 1850. Ĝis 1853 li kuracadis en Pest (urbo), poste li estis nomumita balneologa kuracisto en Balatonfüred. Li enkondukis novan metodon por kuracadi per ŝlimo el Balatono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.