From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly Berecz [kAroj berec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berecz Károly estis hungara advokato, poeto, ĵurnalisto.
Károly Berecz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1821 en Rimavská Sobota | |
Morto | 26-an de decembro 1901 (80-jaraĝa) en Miskolc | |
Profesio | ||
Okupo | poeto ĵurnalisto vd | |
Károly Berecz naskiĝis la 12-an de oktobro 1821 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 26-an de decembro 1901 en Miskolc.
Károly Berecz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Sárospatak. Li debutis kiel poeto en 1839 en Athenaeum (revuo). En 1841 li estis notario. Post 2 jaroj li estis helpanto de József Eötvös en la hungara parlamento en Pozsony. Tie li konatiĝis kun Sándor Petőfi, ja tiutempe li poemadis. En 1844 li advokatiĝis. En la sekva jaro li estis sekretario de Manó Zichy. En 1848 li redaktis oficialan bultenon. Baldaŭe li vivis ĉefe en Pest (urbo). Tiutempe li kontribuis ekzemple en Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság. En 1874 li ricevis postenon en Hungara Scienca Akademio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.