From Wikipedia, the free encyclopedia
Károly Ócsai [kAroj Oĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ócsai Károly estis hungara skulptisto, restaŭristo, medalisto, instruisto.
Károly Ócsai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1938 en Újpest |
Morto | 22-an de decembro 2011 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
Károly Ócsai [1] naskiĝis la 23-an de junio 1938 en Újpest, li mortis la 22-an de decembro 2011 en Budapeŝto (?).
Károly Ócsai abiturientis en belarta gimnazio en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Szentiványi (pentristo), Dezső Bokros Birman kaj József Somogyi. Li apogis la Hungaran revolucion, tial li ne povis plulerni. Inter 1958 kaj 1986 li faris diversajn artajn laborojn kiel bibliotekisto, restaŭristo, aranĝisto pri ekspozicioj. Inter 1963-1964 li plulernis en pedagogia altlernejo en Debrecen. En 1967 li aranĝis jam la unuan propran ekspozicion, poste li estis akceptata kiel artisto. Li ricevis stipendiojn en 1972, 1989 kaj 1998. Inter 1986 kaj 1996 li instruis en arta lernejo. Li studvojaĝis en Eŭropo, Egiptio, Usono, li partoprenis en enlandaj kaj eksterlandaj ekspozicioj. Depost falo de la socialismo li povis krei skulptaĵojn al stratoj. Li ricevis premiojn ekde 1985. Li havis edzinon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.