From Wikipedia, the free encyclopedia
Jules VERSTRAETEN [ĵil verstrate] (naskiĝis la 22-an de januaro 1915, mortis la 17-an de septembro 2007) estis flandra esperantisto. Li lernis Esperanton, kiam li estis militkaptito en Aŭstrio dum la dua mondmilito. Ekaktivis en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1950 kiel sekretario, kaj en la Reĝa Belga Ligo Esperantista kiel administranto. En 1957 li ricevis la arĝentan medalon Pro merito de la antverpena Esperanto-grupo. Li estis LKK-ano de la 45-a UK en Bruselo en 1960 kaj vicprezidanto de la nova Belga Esperanto-Federacio ekde ĝia fondiĝo en 1960, redaktoro-respondeculo de la antverpena revuo Esperanto-novaĵoj de 1963 ĝis decembro 1979. Verstraeten estis prezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1969 kaj 1970, kiam li iĝis honora prezidanto de la grupo.
Jules Verstraeten | |
---|---|
Esperanto-aktivulo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1915 en Antverpeno |
Morto | 2007 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Nacieco | flandro |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto komercisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Historio de la Esperanto-grupo "La Verda Stelo" |
En 1982 Jules Verstraeten verkis la historion de la Esperanto-grupo, kiu eldoniĝis sub la titolo Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982.
Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al li starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la iama Esperanto-domo de Antverpeno. En Codji, Benino, estis inaŭgurita Lernejo Jules Verstraeten kiel esprimo de danko pro lia multjara financa subteno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.