„Dua romano de la konata aŭtoro de "Idoj de Orfeo". La temo estas malpli fantazia. La aventuroj de Ĉifoneto kaj Berta kiuj okazas samtempe en granda nederlanda urbo estas foje iom infanaj aliparte neverŝajnaj mankas belaj aventuroj naskantaj entuziasmon kaj la personoj malgraŭ la intenco al realism verko ne aperas kiel vivantaj estuloj. Oni devas tamen diri, ke la libro, malgraŭ sia stranga titolo, enhavas spritajn paĝojn, amuzajn ĉapitrojn, lertan aranĝon kaj estas plezuro legi glate kaj flue tian bonstilan prozon.”
„Bulthuis estas unu el la plej diligentaj E.-verkistoj, al kiu nia literaturo dankas sufiĉe grandan kaj ne malaltvaloran pliriĉigon. Ĉi tiun fojon li verkis originalen romanon, kiun certe la plejgranda parto de la abonantoj de „Heroldo“ jam konas kaj de kiuj multaj siatempe kun malpacienco atendis ĉiun novan numeron. Ni sincere kaj malkaŝe konfesas, ke inter tiuj estis ankaü mi. Tial mi tre miris, leginte recenzon, kiu, kvankam tre gentile, tamen sufiĉe akre, kelkloke eĉ tro severe kritikas la verkon. Nu, ĉiu homa faritaĵo estas certagrade kritikinda, ankaŭ la kritiko mem. Ni do rigardu, kion oni riproĉas al la malfeliĉa aŭtoro, kaj ekzamenu objektive, ĉu ĉiu riproĉo estas ankaü ĝusta kaj justa. Al mi ŝajnas, ke la plimulto de la cititaj kvazaŭ eraroj estas nur presaj, pro kiuj respondas unuavice la kompostisto kaj korektisto, sed ne la aŭtoro. Bulthuis estas tro bona esperantisto, por ne scii la diferencon inter pasi kaj pasigi, aŭ inter da kaj de. Preskaŭ ĉiuj aliaj riproĉoj estas refuteblaj aŭ almenaŭ pridiskutindaj. Mi ekzemple ne komprenas, kial oni ne diru, transiris la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon, enkuris la ĉambron ktp. Eĉ la apliko de akuzativo anstataŭ dativo estas tute laŭregula, se ne dependas dua komplemento de la sama verbo. Tial estas ankaŭ la frazo, nova heliĝo ebligis lin vidi, absolute ne riproĉinda (vidu Zamenhof: „Subtenu nin, forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron"). Mi konsentas, ke la amplekso de la romano povus esti malpli granda kaj kelka ĉapitro pli konciza, — tiun pri la mortigo de Lamulo mi eĉ preferus tute ne skribita, — sed la aserton, ke la agantaj personoj de la romano estas nur idoj de la fantazio kaj ne prenitaj el la reala vivo, mi konsideras ne pruvita, ja eĉ ne pruvebla, ĉar la vivo superas ĉirilate la plej fantazian poeton, same kiel la naturo la plej grandan artiston. Do Berta kaj Jozef estas miaopinie tute bone imageblaj karaktertipoj, spite de la pli ol suspektinda medio, en kiu ili vivis. Ankaŭ el marĉa fundo kreskas belegaj floroj! Se mi nun ankoraŭ rimarkigas, ke nia aŭtoro estas ekstreme konscienca fundamentano, kiu, evitante ĉiun neologismon, tamen majstras la lingvon belstile kaj kun admirinda lerteco, mi finis mian recenzon pri ĉi tiu bonega verko, kiun mi varme rekomendas al la samideanaro.”