José de Palafox
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
José Rebolledo de Palafox y Melci, 1a Duko de Zaragozo (Zaragozo, 28a de oktobro 1775 — Madrido, 15a de februaro 1847) estis hispana militisto, liberala, kiu famis pro sia elstara partopreno kiel kapitan-generalo dum la sieĝo de Zaragozo en la Milito de Sendependiĝo kaj ricevis la nobelan titolon de duko de Zaragozo.
Remove ads

Dum 1808 Zaragozo suferis du sieĝojn fare de la francaj trupoj. Post la dua sieĝo, nome la 20a de februaro 1809, la Junta antaŭ kiu Palafox lasis la estrecon kapitulacis. La generalo estis enprizonigita kaj sendita al Vincennes ĉar li estis ĵurinta fidelecon al Jozefo Bonaparte kaj poste estis perfidinta lin. Tie li restis ĝis la 13a de decembro 1813 kiam oni subskribis la Traktato de Valençay.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads