From Wikipedia, the free encyclopedia
José Joaquín de Mora (Kadizo, 10-a de januaro de 1783 - Madrido, 3-a de oktobro de 1864) estis hispana verkisto, edukisto, ĵurnalisto, poeto, juristo kaj politikisto.
José Joaquín de Mora | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1783 en Kadizo | ||||
Morto | 30-an de novembro 1863 (80-jaraĝa) en Madrido | ||||
Tombo | San Justo Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Granado vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis juron kaj estis (ankoraŭ june) profesoro de Filozofio en la Universitato de Granado, kie estis lia disĉiplo Francisco Martínez de la Rosa, kun kiu li amikiĝis. En Kadizo li amikiĝis ankaŭ kun Antonio Alcalá Galiano. Li aliĝis al la armeo kaj edziĝis al Françoise Delauneux, kiu helpis lin en liaj literaturaj taskoj; post la milito li revenis al Kadizo kaj okazis la fama polemiko kontraŭ Juan Nicolás Böhl de Faber, patro de la novelistino Fernán Caballero, pri la Romantismo, kiun Mora estis malakceptinta, ĉefe pro sia Novklasikismo kaj ĉar la versio de Böhl estis kontraŭliberala kaj similis troe al la malhelo de la baroka Hispanio; ankaŭ ĉar Francisca Larrea, edzino de Böhl, malamikiĝis kun la franca edzino de Mora. Tamen post jaroj Mora anis ene de la romantika estetiko kaj tradukis la historian romanon de Walter Scott nome Ivanhoe (1825). Komence de 1815 li translokiĝis al Madrido kun la celo labori kiel advokato, sed tie li dediĉis sin komplete al la literaturo, kaj sekvis la polemikon kun Böhl. Li tradukis diversajn verkojn el la franca kaj angla kaj estis ĵurnalisto en la Crónica Literaria y Científica, kiun li fondis en 1817 kaj kiu daŭris ĝis 1820, en ties sekvo El Constitucional, en La Minerva Nacional kaj en aliaj publikaĵoj, kaj en prozo kaj en verso, pri literaturo kaj pri politiko. Dum la Liberala Jartrio (1820-1823) pluis lia agado: li kunlaboris, redaktoris kaj ĉefredaktoris en nombraj liberalaj gazetoj madridaj, kaj ricevis la kromnomon de Luca fa presto pro la rapido per kiu li verkis.
Post la invado de la Cent Mil Filoj de Sankta Ludoviko li elmigris al Londono kun aliaj liberalistoj al kvartalo Somerstown (1824-1826). Danke al helpo de eldonisto Ackermann li fondis No me olvides (ne forgesu min), ian kalendaron prozversan el kiu oni publikigis ses volumenojn inter 1824 kaj 1829, la kvar unuajn kun tradukoj kaj poemoj de Mora, kaj la du lastajn fare de Pablo Mendíbil. Krome, li estis ĉefredaktoro kaj ununura redaktoro de Museo Universal de Ciencias y Artes (1824-1826) kaj de Correo Literario y Político de Londres, ĉefe por hispanamerikanoj. Kunlaboris kun Ackermann por verki kaj disvastigi tra Hispanameriko la famajn manlibrojn Catecismos, pri diversaj temoj kaj sciencaj fakoj, kiuj utilis kiel lernolibroj en landoj kie mankis tiuj. En Londono li amikiĝis kun la hispanamerikaj Bernardino Rivadavia, la poeto, filologo kaj gramatiko Andrés Bello kaj la poeto José Joaquín Olmedo. Kontakte kun la romarisma stetiko, Mora ŝanĝis sian dekomencan malakcepton por tiu stetiko kaj starigis la egalecon Liberalismo=Romantismo, proklamitan poste de Viktoro Hugo. La gravuraĵoj de William Blake motivas siajn Meditaciones poéticas, publikitajn en Londono en 1826 kie li montris tre klare evangelian spiriton kiu sugestas konverton al protestantismo.
Ĉar Rivadavia alvokis lin, li eliris al Bonaero fine de 1826 kaj alvenis en 1827. Tiujare li ĉefredaktoris la Crónica Política y Literaria kaj El Conciliador, je la servo de sia amiko la prezidanto Rivadavia. Li estis en Ĉilio el 1828 al 1831. Tie li organizis la Liceon de Ĉilio, fondis El Mercurio Chileno (1828-1829), gazeton por scienca kaj kultura disvastigo danke al kunlaboro de la hispana kuracisto José Passamán, krom la itala botanikisto Carlos Bertero, El Constituyente kaj redaktis la Ĉilian Konstitucion de 1828. Tie li premieris siajn komediojn El marido ambicioso kaj El embrollón.
Produkte de kritikaj versoj nome El Uno y el Otro kiuj laŭ popularaj onidiroj okazigis la murdon de la Prezidante, en februaro la konservativa registaro de José Tomás Ovalle sendis lin ezile al Peruo (1831-1834), kie li kreis Ateneon, amikiĝis kun la satiristo Felipe Pardo y Aliaga kaj dediĉis sin al privata instruado. Li publikigis miksan verkon similan al siaj No me olvides londonaj, nome Aguinaldo. En Bolivio (1834-1837) li verkis favore de la prezidanto Andrés de Santa Cruz, kiu alvokis lin por iĝi profesoro de Literaturo en 1834 de la Universitato de La Paz. En Bolivio li komponis la plejparton de siaj Leyendas españolas. Li estis agentejo de Santa Cruz en Londono (1837-1843) kaj en Madrido (1843-1847) kiel konsulo de la Peru-Bolivia Konfederacio.
En 1843 li estis direktoro de lernejo en Kadizo, Hispanio, sed translokiĝis al Madrido por disvastigi la filozofion kaj ekonomikon de MacCulloc. Li estis nomumita membro de la Real Academia Española en 1848 kaj konsulo de Hispanio en Londono elde 1856. Tiu oficiala posteno, same kiel la persona risko konfesi sin malferme kiel protestanto, eble eksplikas kial José Joaquín de Mora preferis ne uzi sian kompletan nomon en siaj himnoj por la evangeliaj eklezioj, kiujn li subskribis simple per "Mora"; en Londono li kunlaboris kun Thomas Parker en la redaktado de la protestanta gazeto El Alba, kiu estis kontraŭleĝe enmetita en Hispanion. Kiel rezulto de tiu sekretemo lia nomo estas asocia al liberalisto kaj religia kaj politika, sed ne nepre evangelia aŭ protestanta. Li mortis en Madrido la 3an de oktobro 1864.
Li verkis pri juro kaj filozofio ĉefe por instruaj celoj, sed ankaŭ nombrajn artikolojn, leterojn kaj poemojn. Li eldonis Poesías (1836 y 1853), poemojn preskaŭ ĉiujn novklasikajn sed pli kaj pli influitajn de Romantismo, kaj speciale de la verko de Lord Byron. Li klopodis ekvilibri inter Novklasikismo kaj Romantismo kaj liaj poemoj estis laŭditaj de Ferdinand Wolf en sia Floresta de rimas castellanas modernas. Tiuj estas jam plene romantismaj pro strukturo, kaj pro temoj liaj Leyendas españolas (1840) ("La judía", "La bordadora de Granada", "El boticario de Zamora", "El hijo de don Farfán", "Hermijio y Gotona", ktp.). Alternas en tiuj versoj de 11, 7 kaj 8 silaboj en diversaj strofoj. Pri lingvaj interesoj atestas Colección de sinónimos de la lengua castellana (1855). Li eldonis la Verkojn de Fray Luis de Granada, kiu ĝis tiam estis nur malbonkvalite atingeblaj pro ties problemoj kun la Inkvizicio kaj Protestantismo.
Li enkondukis la prijurajn teoriojn de Jeremy Bentham ekde sia profesoreco de Granado kaj tradukis la atean baronon de Holbach, Fénelon kaj la broŝuron de François René de Chateaubriand kontraŭ Napoleono defendante la Burbonojn de Francio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.