Jopisaŭco (nederlande Joppiesaus) [1] estas fride servata, flaveca saŭco. Ĝi estas saŭco akirebla en diversaj kafeterioj en Nederlando kaj en fritbudoj en Belgio manĝata kun pomfritoj, diversaj manĝetoj kaj hamburgeroj. La saŭco estas disvolvita en 2002 fare de la ekspluatantino Janyne "Joppie" de Jager de rapidmanĝejo Annie's Snackbar en Glanerbrug Tvento.

Thumb
Jopisaŭco

Gusto kaj ingrediencoj

La bazo de la jopisaŭco estas same kiel la plejmultaj saŭcoj: (planta) oleo, akvo emulsiaĵo plue la saŭco ankaŭ enhavas cepojn, ovoflavaĵon kaj dolĉigaĵojn inter kio sukero kaj aspartamo) kaj kareo; tiuj ankaŭ superregas la guston. La origina recepto de jopisaŭco estas sekreta, sed en la interreto cirkulas receptojn kiuj bone proksimiĝas al la gusto de jopisaŭco. En tiuj receptoj jopisaŭco ekzemple estas farata per la ingrediencoj de ‘speciala’, t.e. majonezo, kareo kaj cepoj, kune kun karepulvoro en definita proporcio tre fajne mueli kaj miksi.

Produktado

La produktado okazas ĉe Elite B.V. en Neede municipo Berkelland. Ili aĉetis la originalan recepton de la kafeterio (Annie's Snackbar) el Glanerbrug kaj posedas la markorajton de la markonomo “Joppiesaus”.[2]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.