From Wikipedia, the free encyclopedia
John BANVILLE (naskita decembron 8, 1945 ) estas irlanda verkisto, dramisto kaj scenaristo. Ankaŭ verkas sub la plumnomo "Benjamin Black". Lia verko estas karakterizita per spriteco kaj nigra humuro [1].
Banville gajnis la Man Booker Prize en 2005 por sia libro The Sea. En 2011 li gajnis la premion Franz Kafka [2]. En 2013 li gajnis premion de la irlanda branĉo de la Internacia klubo PEN kaj la Aŭstra Premio por Eŭropa Literaturo. En 2014 li gajnis la Premion Princo de Asturio [3].
Kvankam li estis priskribita kiel "la heredanto al Proust, tra Nabokov", Banville si mem konsideras ke W. B. Yeats kaj Henry James estas la du veraj influoj sur lia verkado [4][5].
Banville estis naskita kaj levita en Wexford, Irlando al Angus kaj Martin Banville. Li estas la plej juna de tri fratoj kaj fratinoj. Lia pli maljuna frato, Vincent, ankaŭ estas verkisto (skribas sub la plumnomo Vincent Lawrence kaj sub sia reala nomo). Post siaj studoj en kolegio, li laboris kiel komizo ĉe la aviadkompanio Aer Lingus. En 1969 li aliĝis al la "Irish Press" gazeto kaj funkciis kiel redaktisto. En la jaroj 1988 ĝis 1999, li funkciis kiel literatura redaktisto ĉe la Irish Times.
En la aĝo de 12 jaroj li komencis verki prozon leginte la libron Dubliners de James Joyce. En 1970 li publikigis sian unuan libron, kolekton de noveloj nomitaj "Long Lankin". Jaron poste li publikigis sian debutan romanon, "Nightspawn". Ekde tiam li verkis multajn romanojn, teatraĵojn kaj scenaro por filmojn. Li ankaŭ verkis sub la plumnomo Benjamin Black, detektivajn suspensfilmojn, inkluzive de serio de libroj kies ĉefa protagonisto estas Quark, patologiisto en Dublino.
Banville estis edziĝinta al la usona teksartisto Janet Dunham, kaj la du havas du filojn. Lia nuna partnero estas Patricia Quinn, iama direktoro de la Artkonsilio de Irlando, kaj la du havas du filinojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.