germana ŝtata kalkulinspektisto (1881 - 1939) From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Waldemar KARSCH (karŝ) (7-a de majo 1881 en Dresden ĝis 14-a de aprilo 1939 en Weixdorf ĉe Dresden) estis germana esperantisto kaj ŝtata kalkulinspektisto.
Johannes Waldemar Karsch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de majo 1881 en Dresdeno |
Morto | 14-an de aprilo 1939 (57-jaraĝa) en Weixdorf |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1908–) |
Karsch esperantistiĝis en 1908. De 1910 ĝis 1914 li estis sekretario de la Dresdena grupo de Germana Esperanto-Asocio, kaj de 1924 li estis la prezidanto de tiu loka grupo.
Fine de 1913 li eniris la "Komitaton" de UEA, kio estis tiam la Estraro (nur en 1920 oni disigis "Komisionon" (Estraron) de la Komitato). En 1928 li fariĝis "komisionano" (Estrarano) kaj samtempe jam vicprezidanto. Tiam, kiam Eduard Stettler estis prezidanto, Karsch ofte anstataŭis la malsanan Stettler.
En la stokholma kongreso de 1934 oni ne reelektis Karsch al la Komitato. Sekve, proteste la prezidanto Stettler eksiĝis. Karsch restis en kontakto kun la iamaj svisaj gvidantoj de UEA, sed fariĝis neaktiva (interalie pro la Hitler-regado en sia lando) kaj ankaŭ ne kunlaboris en la "Ĝeneva UEA" de 1936.
Trovu « Johannes Waldemar Karsch » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.