From Wikipedia, the free encyclopedia
La Johannes-Passion (SWV 481), eo: Johano-Pasiono, plena titolo: Historia des Leidens und Sterbens unseres Herrn und Heilands Jesu Christi nach dem Evangelisten St. Johannes, estas religia ĥorverko, kiun komponis Heinrich Schütz. Frua versio ekestinta proksimume 1665 havas en la Schütz-Werke-Verzeichnis (registro de la verkaro de Schütz) la numeron 481a. La nun kutima fina versio devenas el la jaro 1666, kiam Schütz ankaŭ komponis la pasionon laŭ Mateo.
La dum pli ol 200 jaroj ne plu estis prezentata. Nur komence de la 1880-aj jaroj Arnold Mendelssohn laŭ instigo de Friedrich Spitta denove prezentis ĝin en Bonn.
La muzikantaro estas, malsame al la pli konataj pasionoj de Johann Sebastian Bach, pure kanta. Ekzistas tamen priverkaĵo de Arnold Mendelssohn kun akompano de orgeno aŭ piano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.