Joachim Gießner
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Joachim Gießner aŭ Joachim Giessner (23-a de decembro 1913 en Dresdeno — 25-a de novembro 2003 en Trippstadt, Rejnlando-Palatinato) estis germana fervojisto deĵorinta ĉe Germana Federacia Fervojo. Kiel esperantisto li konatiĝis mondoskale pro sia faka kaj kultura laborado.
Joachim Gießner | |
---|---|
Joachim Gießner | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1913 en Dresdeno |
Morto | 25-an de novembro 2003 (89-jaraĝa) en Trippstadt |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1950–) |
Joachim Gießner komencis sian profesian karieron en la supermeza administra servo ĉe la tiama Germana Regna Fervojo. En majo 1933 li ekdeĵoris kiel inspektoro-aspiranto en la distrikto Dresdeno. Lia unua inspektora posteno estis de 1936 ĝis 1938 la lim-transira stacio Franzensbad (ĉeĥe: Františkovy Lázně). Poste li deĵoris kiel instruisto pri fervoja mastrumado en Dresdeno kaj la distrikto.
Dum la Dua Mondmilito li deĵoris kiel estro de la mastrumada fervoja servo en Francio kaj Pollando. Postmilite li laboris en la tiama reltrafika mastrumejo por la okcidenta regiono en Bielefeld. Ekde 1954 li estis stacia oficejestro en la urboj Brunsvigo kaj Elze kaj de 1966 ĝis 1978 staciestro en la urbo Herzberg am Harz.
Joachim Gießner edziĝis al Irene Löser la 11-an de Junio 1938, en sia hejma urbo Dresdeno. En 2003 la geedzoj povis festi sian „feran“ (65-an) nuptojubileon. Ili havis du filojn kaj unu filinon. Irene Gießner laboris inter 1970 kaj 2001 kiel jogo-instruistino en Herzberg, ŝi prizorgis belan natur-ĝardenon ĉe ilia domo kaj helpis al najbaroj kiel „plant-kuracistino“.
Post 34 jaroj kiel civitanoj de Herzberg la geedzoj translokiĝis al maljunulejo en la Palatinata Arbaro (en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato), kie Joachim Gießner mortis unu jaron poste. La lastan ripozejon li havas en Otterbach.[1]
Joachim Gießner interesiĝis pri la Internacia Lingvo en la jaro 1950 pere de la kultura grupo Esperanto de la Fervoja Sociala Organizo. Li fariĝis ties grava akcelanto kaj aplikanto. Li fondis Esperanto-grupojn en la urboj Bielefeld, Braunschweig, Elze kaj Herzberg. Laŭ lia iniciato la urbo Herzberg ekde 2006 portas la nom-aldonon „Herzberg – die Esperanto-Stadt“ (Herzberg – la Esperanto-urbo).
En Fervoja Sociala Organizo (Bahn-Sozialwerk) Joachim Gießner estis ĉef-komisiito pri Esperanto ekde 1953 ĝis la jaro 2000. De 1956 ĝis 2002 li estis prezidanto de Germana Fervojista Esperanto-Asocio (GEFA) kaj de 1968 ĝis 1990 ankaŭ prezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).
Li ekkonis, ke Esperanto – kiel ĉies dua lingvo – ne nur servas al lingva interkompreniĝo, sed ke ĝi havas ankaŭ grandan kulturan valoron. Lia kontribuo por la Esperanto-kulturo estas la praktikata interpopola kompreniĝo en multaj germanaj kaj internaciaj kongresoj de fervojistoj kaj la Esperantigo de fervojaj fakaj tekstoj kaj de pli ol kvar cent kanto-tekstoj. Li prelegis pri fakaj temoj kaj verkis interalie Esperanto-lernolibron por turkoj. Li disvolvis specialan metodon por la tradukado de tekstoj el ĉiuj lingvoj en Esperanton kaj li utiligis tiucele siajn kontaktojn al Esperantistoj parolantaj la koncernajn naciajn lingvojn.
Menciinda estas ankaŭ lia traduko de la libro „La lastaj infanoj de Odrovalo“ (Die letzten Kinder von Schewenborn) verkita de Gudrun Pausewang. La libro temas pri la tempo de Malvarma Milito kaj la danĝero de atommilito, kaj ĝi estis tradukita eĉ en la ĉinan lingvon.
Frue li jam kontaktis kun Esperantistaj fervojaj kolegoj en la tiutempe ankoraŭ socialismaj landoj en orienta Eŭropo, ne kaŝante sian kritikan opinion. Liaj kontaktoj al homoj en tiuj landoj helpis al li post la disfalo de la orient-eŭropaj socialismaj reĝimoj, kiam li sukcesis gajni kiel novajn membrojn por F.I.S.A.I.C. (Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots = Internacia Fervojista Kultura Federacio) la fervojistajn organizojn de Rumanio, Bulgario, Ĉeĥio kaj Slovakio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.