Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
João KEATING (1868 -1927) estis brazila instruisto, beletristo kaj esperantisto.
João Keating | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1868 en Rio-de-Ĵanejro |
Morto | 30-an de novembro 1926 (58-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | Esperanto • franca • itala |
Loĝloko | Campinas • Parizo |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto poŝtkartŝatanto lingva instruisto |
Li aprobiĝis en 1900 en la katedro de franca kaj itala lingvoj de Gymnasio do Estado (nuntempa lernejo "Culto à Ciência") en Campinas, ŝtato São Paulo kaj en tiu rolo li laboris ĝis la jaro 1925[1]. De samtempulo Keating estis priskribita kiel "elstara, perfekta intelektulo kun profunda lingva kulturo".[2]
Kiam fondiĝis la unua E-klubo en Brazilo, "Suda Stelaro" (1906), kies unua prezidanto li estis[3], li prelegis ĉefe en Centro de Ciências, Letras e Artes (nuna CCLA) de Kampino. En 1907 li prezidis la Unuan Brazilan Kongreson[4], en Rio de Janeiro kaj fariĝis vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, tiam fondita. Sub la plumnomo SAM-IDEANO, li verkis en 1909 la propagandan komedion "Cartões Postaes" (poŝtkartoj), eldonitan de Typographia Livro Azul de Campinas. En 1913 li ankoraŭ estis vicprezidanto de Brazila E-Ligo.
Li verkis "Gramática Francesa", "Fraseologia Popular Franco-Portuguesa" kaj kelkajn poezi-librojn en sia gepatra lingvo. Li havis grandan meriton en la disvastigo en Francio de la brazila poezio per siaj tradukaĵoj[2]. Li emeritiĝis en 1925 kaj en 1927 li forpasis, en Parizo.
Estas strato en Campinas kun lia nomo[5] (en la kvartalo Botafogo – poŝtkodo 13070-320).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.