From Wikipedia, the free encyclopedia
Jetipura minejo estas la gasonafta minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 150 km sude de urbo Tarko-Salo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1971 (gaso) kaj ekspluatata ekde 2003. En 1982 estis malkovrita naftokuŝejo.
Jetipura | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Етыпуровское месторождение | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
La minejo estas ligita al la samnoma muro, kiu ligiĝas al la Suprepura megamuro, laŭ nivellinio -2950 m estas granda je 70 x 16 km, amplitudo pli ol 200 m. Gaso haveblas en la terigenaj cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo (tavolo PK1 je la fundo 732-854 m). La kuŝejo estas masiva, akvoflosa. Averaĝa situo de la gasakva kontakto estas registrita je absoluta marko -767,8 m. La kuŝejo estas granda je 11,5 x 37 km, alteco 115 m.
La gasonaftaj sedimentaĵoj konsistas el grejsoj kaj aleŭrolitoj, averaĝa gasosaturita dikeco estas 42 m, poreco 29%. La komenca tavolpremo estas 80 MPa. Elminigado de gaso okazas po 432 ĝis 466 mil m³/diurne. La gaso estas metana (97-98%). En la malsupraj sedimentaĵoj de malsupra kretaceo, aĉimova tavolaro (beriasiano — valanginiano de malsupra kretaceo) kaj de supra ĵurasio je la fundo 2229 ĝis 3227 m estas trovitaj 8 naftokuŝejoj.
En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 299,5 miliardoj da kubaj metroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.