From Wikipedia, the free encyclopedia
Jegor Jegoroviĉ Vagnero (1849-1903), ankaŭ konata kiel "Georgo Vagnero", (ruse: Егор Егорович Вагнер), estis rusa kemiisto, rektoro kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Varsovio, instruis kemion en la Politeknika Lernejo de Varsovio, profesoro en la Universitato de Sankt-Peterburgo kaj en la "Arbara kaj Agrikola Instituto" de Nova Aleksandrio, apud Lublino, kie li muntis laboratorion pri organika kemio.
Jegor Vagner (1849-1903) | ||
---|---|---|
Rusa kemiisto, kiu studis la kemion de la Terpenoj. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-a de decembro1849 en Kazano, Rusia imperio | |
Morto | 27-a de novembro 1903 en Varsovio, Rusia imperio | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Kazano Universitato de Varsovio Universitato de Sankt-Peterburgo | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Kemio vd | |
Doktoreca konsilisto | Aleksandr Zajcev • Aleksandr Butlerov • Nikolao Menŝutkin vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia patro estis juristo kaj lia patrino devenis de aristokrata rusa familio. En 1867, li studis en la Universitato de Kazano por fariĝi juristo kiel sia patro, sed, poste, influita de Aleksandro Zajcev (1841-1910) li decidis studi kemion. Zajcev studis ankaŭ en Kazano, kiu fariĝis Nukleo de Organika Kemio, kaj multaj el liaj lernantoj fariĝis profesoroj tie. En 1874, Vagnero tre sukcesa licenciiĝis pri kemio kaj estis premiita per dujara stipendio por prepariĝi kiel profesoro.
Do, li restis unu jaron kune kun Zajcev, en Kazano, kaj unu jaron kun Butlerov en la Universitato de Sankt-Peterburgo. Post tio, li iĝis asista profesoro en Sankt-Peterburgo, ĝis 1882, kiam li fariĝis asocia profesoro en la Instituto pri Agrikulturo, en Nova Aleksandrio. Ĉar ne estis laboratorio pri Organika Kemio tie, li decidis krei unu. En 1886 li iĝis profesoro pri kemio en la Universitato de Varsovio, ĉar tiu universitato ne havis tiun katedron ĝis tiu epoko.
En 1914, Johano Mirvajno (1879-1965) esploris la mekanismon pri konvertiĝo de a-pineno en Bornilan kloridon[1], kio iĝis konata kiel "Rearanĝo de Vagnero-Mirvajno".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.