franca verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean PETIT (latine: Ioannes Parvus; naskiĝinta ĉ. 1364, mortinta la 15-an de julio 1411 en Hesdin) estis franca juristo kaj teologo.
Veninte el Suda Normandio li magistriĝis in artibus en 1385 antaŭ studi jursciencon en Parizo kaj Orléans, poste teologion. Ĉi-lastan fakon li finis per magistriĝo en la 1402-a jaro.
Li estis ĉefa figuro ĉe Sorbono se temi pri la sekvoj de la granda okcidenta skismo partopreninte la senrizultajn interparoladojn kun Benedikto la 13-a. En 1406 dum kunveno de klerikoj li ege engaĝiĝis malpor la prebenda sistemo kaj la papa imposto-enkasigado.
Aliĝinte al la korteganaro de Johano la 1-a (Burgonjo) li ricevis la komision defendi lin en 1408 pro ties mortigo-mendo de Ludoviko de Valois. Tiu ĉi pledo konatiĝis sub la titolo Apologie du tyrannicide; li mem kariere promociiĝis je ĉefkonsilistaj honoroj (maître des requêtes) sed ankaŭ iĝis malfavoratulo de pli moderaj cirkloj, ŝatintoj de Ludoviko kaj (antaŭ ĉio) de Jean de Gerson. Gerson en la 1414-a jaro (do jam post la morto de Petit) atingis publikan kondamnon de tiaj tezoj pri tiranomurdo fare de anoj de la Koncilio de Konstanco.
Tamen Jean Petit ne nur gravis pro juraj kaj teologiaj laboraĵoj sed ankaŭ pro verkado de poemoj kaj rakontoj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean Petit (Jurist) en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.