Jeŝivo de Hebron

jeŝivo en Jerusalemo, Israelo From Wikipedia, the free encyclopedia

Jeŝivo de Hebron

Jeŝivo Hebron - Kneset Israel (hebree ישיבת חברון כנסת ישראל, Yeshivat Ĥebron, antaŭe: Jeŝivo Selvodka) estas ultra-ortodoksa (litvoka) granda kaj alta jeŝivo en Jerusalemo kiu estas konsiderita unu el la du plej gravaj kaj prestiĝaj jeŝivoj en la ultra-ortodoksa komunumo, kune kun Jeŝivo de Poneveĵ en Bnej-Brak.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Jeŝivo de Hebron
ישיבת חברון כנסת ישראל
Jeŝivo
Komenco 1924 vd
Geografia situo 31° 45′ 55″ N, 35° 11′ 45″ O (mapo)31.76530555555635.195916666667
Lando(j) Israelo vd
Situo Geula
Jeŝivo de Hebron (Israelo)
Jeŝivo de Hebron (Israelo)
DEC
Jeŝivo de Hebron
vdr
Fermi

Kiel ĉiuj jeŝivoj, ĝi estas dediĉita al la studo de la Talmudo, kaj ĉefe la Babilona. La jeŝivo nuntempe havas ĉirkaŭ 1 500 studentojn .

La studpedagogio de la jeŝivo estas bazita sur la metodo de la "grandeco de la homo" de ĝia fondinto, rabeno Natan Zvi Finkel (konata kiel "la avo de Selvodka"), unu el la gvidantoj de la Mosarmovado.

Ĝiaj radikoj iras reen al urboparto Slobodka en Kaŭno, Litovio, sed ĝi estis fondita en 1924 talmudan akademion en Hebrono, en la Mandato de Brita Palestino. Dum la Hebron-masakro de 1929, 24 el ĝiaj studentoj estis masakritaj en ĉi tiu pogromo [1]. Sekve la jeŝivo translokiĝis al Jerusalemo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.