Javoříčko (Luká)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Javoříčko (germane Jaworitsch) estas loka parto de municipo Luká en regiono de Litovel en Ĉeĥio. Ĝi situas proksime de Bouzov, proksimume 1 km de Kavernoj en Javoříčko. Vivas ĉi tie 42 loĝantoj (2021). La nuntempa malgranda loĝigo estas restaĵo de granda setloko, kiun la 5-an de majo 1945 ekstermis kun tero atakkomando de SS kiel venĝo pro subteno al partizanoj. Estis forbruligitaj ĉiuj konstruaĵoj krom kapeleto kaj lernejo. Samtempe estis ekzekutitaj ĉiuj viroj pli aĝaj ol 15 jaroj, kiujn la SS-anoj kaptis. Sume perdis la vivon 38 personoj. Estas ĉi tie establita pieta loko Monumento al viktimoj de la Dua Mondmilito rememoriganta tiun ĉi eventon.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javoříčko |
Javoříčko | |
germane Jaworitsch | |
vilaĝo | |
Pieta loko kun amasa tombo de 38 viroj ekzekutitaj la 5-an de majo 1945 | |
Oficiala nomo: Javoříčko | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Luká |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Zábřeha montetaro |
Domoj | 17 |
Situo | Javoříčko |
- alteco | 483 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 40′ 23″ N 16° 55′ 03″ O (mapo) |
Areo | 0,64 km² (64 ha) |
Loĝantaro | 42 (2021) |
Denseco | 65,63 loĝ./km² |
Kavernoj | Kavernoj en Javoříčko |
Unua skribmencio | 1348 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 24 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Javoříčko (Luká) | |
Retpaĝo: www.javoricko.wz.cz/ | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La unua skribmencio pri Javoříčko devenas el la jaro 1348. Dum sia ekzistado ĝi kelkfoje ŝanĝis sian nomon. Ĝi estas nomata ekzemple kiel Javorica, Javorov aŭ Javoří (Jaworzie, Jaborzi). Proksime de Javoříčko foje situadis burgo Špránek. Tiu komence kun Javoříčko alternigis kelkajn posedantojn. Plu poste en la jaroj 1464 - 1538 la vilaĝo apartenis al senjorujo en Bílá Lhota.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 172 |
1880 | 172 |
1890 | 183 |
1900 | 196 |
1910 | 163 |
1921 | 149 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 174 |
1950 | 12 |
1961 | 67 |
1970 | 71 |
1980 | 75 |
1991 | 60 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 52 |
2011 | 40 |
2021 | 42 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.