ĉeĥa esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jaromír ŽELEZNÝ <Jaro> (la 11-an de aprilo 1889 en Husinec – la 8-an de aprilo 1970 en Těchonice) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de projekto Esperanta kaj projekto Esperantisha, Idemaj (Ido-similaj) modifoj de Esperanto.
Jaromír Železný | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1888 en Husinec |
Morto | 30-an de novembro 1969 (81-jaraĝa) en Těchonice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Profesie li estis pastro.
En 1921 li verkis ĉeĥlingve lernolibreton pri Esperantido kun F. Jelinek.
En 1924/1925 li elpaŝis kun la projekto Esperanta.
Sur lia tombo-tabulo estas teksto en lia "Esperantisha".
Mencio pri li aperis ankoraŭ en Pacdefendanto 42/1955, kie Rudolf Burda skribas:
Ĉeĥoslov. Esperantistoj ricevis multobligitan prospekton pri nov-eldonita, fuŝita Esperanto, kiun la aŭtoro nomas „Esperantština“. Temas pri elpensaĵo de pastro J. Železný el Těchonice, pošta Nalžovské Hory (se vi volas kontakti kun li) kiun studie ordigis dipl. d-ro. de scienco politika, J. Tichý el Instituto „GLOBUS“ en Praha. K-do. pastro Železný estas ankaŭ nia abonanto, kaj ni rekomendas al li, ke li prefere sin okupu anstataŭ per „Esperantido“ kaj „Esperantština“, per aktiva partopreno en la esperantista pacbatalo, kie li certe trovos pli da simpatiuloj, kiuj ne ĵetos liajn verkojn en paperkorbon. La dipl.sc.pol.d-ro J. Tichý verŝajne ne povas trovi oportunan okupon, pro tio ni konsilas al li, ke li provu fari same.
En la Historio de Kamarýt estas skribite Jaroslav, en Kiu kiam? de Mařík estas Jaromír. En la broŝureto pri Esperantido estas nur J. Železný, en la antaŭparolo Jaro Železný (familiara mallongigo por ambaŭ nomoj), sed sur la tombo Jaromír.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.