From Wikipedia, the free encyclopedia
La Japana dikbekulo aŭ Maska dikbekulo, Eophona personata, estas specio de birdo de la familio de Fringedoj. Ĝi povas troviĝi indiĝene en Orienta Azio kaj ĉefe en Japanio, de kio devenas la komuna nomo.
Japana dikbekulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japana dikbekulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eophona personata (Temminck & Schlegel, 1848) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri ĝenerale grizbruna birdo ege rimarkinda pro tre nigra kapo. Ili havas tre flavan bekon, mallonga, larĝega, konusecforma kaj fortika ĉebaze, kun fortegaj muskoloj, kio permesas al ili rompi malmolajn semo- aŭ fruktokernojn. Ili estas tre similaj al la plej proksima parenco, la aliaj samgenranoj, nome la Flavbeka dikbekulo, sed diferenco estas ke la Japana dikbekulo havas nigran kapuĉon nur ĝis la okuloj, dum la Flavbeka dikbekulo havas pli etendan nigran kapuĉon kiu enhavas ankaŭ la orelareon. Tiele la nigra kapareo vere aspektas kvazaŭ masko kio estas tialo por la alternativa komuna nomo kaj por la latina scienca nomo kie personata devenas el radiko de la antikva greka kio signifas ja "masko".
La nuko estas grizecbruna same kiel la dorso. Pugo kaj subpugo estas blankaj. Flugilplumoj estas nigraj kun malgranda blanka marko, ne tiom etenda kiom la pli supraj blankaj flugilzonoj de la Kokotraŭstoj. Ankaŭ la vosto estas nigreca. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj rozkolorecaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.