From Wikipedia, the free encyclopedia
Jailhouse Rock (Mallibereja rok-muziko) estas usona filmo de Richard Thorpe aperinta en 1957. Ĝi estas ĉefe fama pro ties kanzonoj, kantitaj de Elvis Presley, kiu ankaŭ estas ĉefrolanto.
Jailhouse Rock | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Jailhouse Rock |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1957 |
Ĝenro | amafera filmo, muzika filmo, mallibereja filmo, filma dramo |
Kameraado | Ralph E. Winters |
Reĝisoro(j) | Richard Thorpe |
Produktisto(j) | Pandro S. Berman |
Scenaro | Guy Trosper |
Muziko de | Jeff Alexander |
Rolantoj | Elvis Presley • Judy Tyler • Mickey Shaughnessy • Vaughn Taylor • Dean Jones • Hugh Sanders • Grandon Rhodes • Katherine Warren |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
En 2004, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por havi "kulturan, historian kaj estetikan gravecon".
Presley ludas la rolon de "Vince Everett", eks-kondamnito laboranta en la muzika industrio, kun simila tiama publika bildo kiel Presley. Enirinte en malliberejon post batalo en trinkejo kiun li ne provokis, Everett renkontas kaptiton Hunk Houghton, kaj ambaŭ homoj ligiĝas. Houghton, eksmoda kantisto de kontrea muziko, instruas gitar-ludadon kaj kantadon al Everett.
Post sia liberigo, Everett eklaboras en nokto-kluboj, tamen ne kiel kantisto. Li renkontas Peggy Van Alden, talent-serĉanton por muzika kompanio, kiu ebligas al Everett registri kanzonon. Ili alportas lian prov-bendon al direktoro de malgranda disk-kompanio, kiu rifuzas ĝin sed kaŝe registras la saman aranĝon kun unu el siaj propraj steluloj. Everett kaj Van Alden tiam lanĉas sian propran kompanion por eldoni kaj disvastigi la diskojn de Everett, kaj famo, riĉeco kaj film-kariero sinsekvas.
Kun-stelulino Judy Tyler mortis en aŭto-akcidento la 4-an de julio 1957, tri tagojn post la fino de filmado. Presley konsekvence rifuzis spekti la filmon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.