From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacques LEFÈVRE d’ÉTAPLES (1455-1536) (* Étaples-sur-Mer, Nord-Pas-de-Calais, en la 1455 - Nérac, en la 1536) estis franca teologo, humanisto kaj biblia erudiciulo, pioniro de la Protestanta Reformacio, en Francio, kiu celis la ŝanĝon ene de la Katolika Eklezio, kaj komencis siajn predikojn en 1514. Inter 1523-30, li unue publikigis la kompletan biblion en la franca. Vera patro de la franca humanismo kaj unu el la plej reliefaj intelektuloj de la Renesanco, liaj klopodoj estis decidaj por la definitiva starigo de la humanismo en sia lando.
Jakobo Stapulenso | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jacques Lefèvre d'Étaples | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1449 en Étaples, Pikardio, Reĝlando Francio | |
Morto | 29-an de februaro 1536 (86-jaraĝa) en Nérac, Guyenne, Reĝlando Francio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | renesanca latino • mezepoka greka • meza franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo muzikologo tradukisto de Biblio muzika teoriisto tradukisto filozofo presbitero vd | |
Doktoreca konsilisto | George Hermonymus • Johannes Argyropoulos vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li faris siajn klasikajn studojn en Universitato de Parizo, kie li diplomiĝis kiel Majstro pri Artoj kaj tie profesoris. En 1492, li vojaĝis al Italio, kie li studis la verkojn de Aristotelo en Florenco, Romo kaj Venecio. Reirinte al Parizo, en 1495, li elmontris konsiderindan aktivecon kiel profesoro pri filozofio en la Kolegio de la Kardinalo Lemoine, kie li restis ĝis 1507. Inter liaj disĉiploj troviĝis Guillaume Farel (1489-1565) kaj la estonta episkopo Briçonnet de Meaux (1470-1534)[1], Gérard Roussel (1500-1550)[2], Michel d'Arande[3] kaj Étienne Poncher (m. 1553)[4]. En 1507, li ricevis de Briçonnet inviton por instrui en la monaĥejo el St. Germain-des-Prés, proksime de Parizo. Tie li loĝis ĝis 1520, kie li asidue studis la biblion.
En 1520, Lefèvre estis lasinta Parizon interŝanĝe de Meaux, kie lia amiko, Briçonnet, tiama episkopo de la urbo, indikis lin kiel ĝenerala vikario en 1523. Liaj komentarioj pri la Evangelio estis kondamnitaj en 1523, kaj nur la oportuna interveno de la reĝo povis eviti ke li estus plu kritikita. Sed, dum la aresto de Francisco la 1-a, kiu sekviĝis al la "Batalo de Pavio", en la 24-a de februaro 1525, pluaj procezoj stariĝis kontraŭ Lefèvre dank'al siaj novaj doktrinoj, devigante lin fuĝi. Post la liberigo de la reĝo, li estis revokita el sia ekzilo kaj nomumita bibliotekisto de la reĝa kastelo en Blois (1526). Tie ĉi, li laboris super sia traduko de la Malnova Testamento, kiu publikiĝis en Antverpeno, en 1528. En 1531, li akompanis la reginon de Navaro, Marguerita de Angoulême (1492-1549)[5] al Nérac, kie li pasis la lastajn jarojn de sia vivo.
Lefèvre estis pasia advokato de la ekleziaj reformoj, sed li neniam opiniis pri ia disiĝo de la Katolika Eklezio, el kiu li restis kiel membro, nepre necesa por la atingo de liaj celoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.